The Project Gutenberg EBook of Tri Ceteraj Noveloj, by Mark Twain

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Tri Ceteraj Noveloj
       Three Additional Stories

Author: Mark Twain

Translator: Edwin Grobe

Release Date: March 30, 2007 [EBook #20943]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI CETERAJ NOVELOJ ***




Produced by Robert L. Read, Andrew Sly, William Patterson
and the Online Distributed Proofreading Team at
http://www.pgdp.net





Noto de tekstpreparulo:
Iom literumaj eraroj kaj malkonformaj citiloj de la fontteksto estas
cxi sube korektita, kaj estas priskribita en la HTML-a dosiero.



KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ


MARK TWAIN

(1835-1910)


TRI CETERAJ NOVELOJ:


--LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAUxLINO--

--KANIBALISMO EN LA VAGONOJ--

--BONSxANCO--


Esperantigis

EDWIN GROBE



  1999
  Eldonejo-Arizona-Stelo
  1620 North Sunset Drive
  Tempe, Arizona 85281-1550
  Usono



MARK TWAIN: TRI CETERAJ NOVELOJ

Unua Eldono: Aprilo 1999



Originaj Anglalingvaj Titoloj:

"THE ESKIMAU MAIDEN'S ROMANCE"

"CANNIBALISM IN THE CARS"

"LUCK"





LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAUxLINO


"Jes, mi rakontos al vi cxion ajn pri mia vivo kion placxus al vi
ekscii, S-ro Tvajno," sxi diris en sia dolcxa vocxo kaj lasante
ripozi trankvile sur mian vizagxon siajn honestajn okulojn, "cxar
estas afable kaj bonkore ke vi sxatas min kaj deziras informigxi pri
mi."

Tiel parolante, sxi senatente forskrapis balengrason de sur siaj
vangoj per malgranda ostotrancxilo kaj gxin transigis sur sian peltan
manikon dum sxi spektadis Arktan Auxroron svingi siajn flamantajn
flagrubandojn el la cxielo kaj lavi la solecan negxebenajxon kaj la
temploformajn glacimontojn per ricxaj prismofarboj, spektaklo de
preskaux netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun sxi forskuis sian
revadon kaj pretigxis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi
petis.

Sxi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel
sofon kaj mi ekpretis auxskulti.

Sxi estis belega estajxo. Mi parolas laux la Eskimoa vidpunkto. Aliaj
sxin taksintus iomete tro plenforma. Sxi estis nur dudekjara kaj
sxiaj samgentanoj jugxis sxin la plej sorcxanta junulino de la tribo.
Ecx nun, en la subcxiela aero, kun sxiaj gxenpeza kaj senforma
peltomantelo kaj pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapucxo, almenaux
la beleco de sxia vizagxo videblis, sed sxian figuron oni povis nur
diveni. Inter cxiuj gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian
knabinon cxe la gastama trogo de sxia patro povantan sxin egali.
Tamen sxi ne estis troindulgita. Sxi estis afabla kaj natura kaj
sincera kaj se sxi konsciis esti bela, sxia kondutmaniero neniel
elmontris tian konscion.

Sxi estis mia cxiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone
mi konis sxin des pli bone sxi placxis al mi. Sxi estis ame kaj zorge
edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj
cxar sxia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis cxe
la supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn
trans la vastajn glacikampojn kun Laskino--tio estis sxia nomo--kaj
trovis sxian kompanion cxiam placxa kaj sxian konversacion cxiam
agrabla. Mi iris fisxkaptadi kun sxi sed ne en sxia dangxerega boato.
Mi nur sekvis sxin laux la glacio kaj spektadis sxin trafi sian
predon per sia pereige preciza lanco. Mi akompanis sxin okaze de
fokkaptaj ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis
sxin kaj sxian familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun
fojon akompanis sxin mezdistancen kiam sxi cxasis urson sed mi
forturnigxis antaux la fino cxar finanalize mi timas ursojn.

Tamen sxi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion sxi
diris:

"Nia tribo cxiam kutimis cxirkauxnomadi de loko al loko sur la
frostaj maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro lacigxis
pri tio antaux du jaroj kaj konstruis cxi tiun vastan domegon el
glaciigxintaj negxblokoj. Rigardu gxin. Gxi altas je sep futoj kaj
estas tri-kvaroble pli longa ol la aliaj. Kaj cxi tie ni dauxre
logxas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia domego kaj tiu fiereco
tauxgis. Cxar se vi jam gxin kontrolis, lauxnecese vi rimarkis kiom
pli bela kaj kompleta gxi estas ol domoj kutimas esti. Se ne, tamen,
vi devas, cxar vi konscios ke gxi havas luksajn apartenajxojn kiuj
multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu ekstremajxo kiun vi
nomis 'salono', la podio levita por gastigi vizitantojn kaj la
familion je mangxohoroj estas la plej granda kiun vi vidis iam ajn
en iu ajn domo, cxu ne?"

"Jes, vi pravas, Laskino. Gxi estas la plej granda. Ni havas nenion
kiu gxin similas ecx en la plej luksaj domoj de Usono." Tiu agnosko
briligis sxiajn okulojn pro fiereco kaj plezuro. Mi rimarkis tion kaj
kondutis konforme.

"Mi jugxis ke tio lauxnecese vin surprizis," sxi diris. "Kaj estas
ceterajxo. Gxi estas koverta de pli da peltoj ol kutimas--cxiuspecaj
peltoj--fokaj, marlutraj, argxent-griz-vulpaj, ursaj, martesaj,
zibelaj--cxiu speco de pelto, abundakvante. Kaj same pri la
glaciblokaj lauxmuraj dormbenkoj, kiujn vi nomas 'litoj'. Cxu viaj
podioj kaj dormbenkoj estas pli bone provizitaj cxe vi?"

"Efektive, ne, Laskino. Tia kvalito ege mankas al ili." Tio placxis
al sxi denove. Sxi pensis nur pri la _kvanto_ da peltoj kiun sxia
estetika patro penadis reteni cxemane, ne pri ilia valoro. Mi
povintus diri al sxi ke tiuj amasoj da ricxaj peltoj konsistigus
trezoregon--aux almenaux en mia lando--sed tion sxi ne komprenintus.
Tiuj ne estis la speco de posedajxoj kiuj taksigxas kiel valorajxoj
cxe sxia gento. Mi povintus diri al sxi ke la vestajxoj surportataj
de sxi, aux la cxiutagaj vestajxoj de la plej ordinara najbaro sxia,
valoras dek du-dek kvin cent dolarojn, kaj ke cxe mi mi konas neniun
kiu surmetas dekducentdolaran vestajxon por iri fisxkaptadi. Tamen
sxi ne komprenintus. Tial mi diris nenion. Sxi reparolis:

"Kaj aldone la forjxetakvujoj. Ni havas du en la salono kaj du en la
restajxo de la domo. Tre maloftas ke oni havu du en la salono. Cxu vi
havas du en la salono cxe vi?" Mi anhelis pensante pri tiuj kuvoj,
sed renormaligxis antaux ol sxi konsciis pri mia kondicxo kaj mi
diris entuziasme:

"Nu, Laskino, mi hontas perfidante mian landon kaj vi promesu ne
cxirkauxsciigu tion cxar mi parolas al vi konfidence, sed mi jxuras
laux mia honoro ke ecx la plej ricxa viro de Nov-Jorko ne havas du
forjxetakvujojn en sia salono."

Sxi aplauxdigis siajn peltokovritajn manojn pro senkulpa gxojego kaj
kriegis:

"Ho, sed ne eblas ke vi verdiras, _nepre_ ne eblas!"

"Efektive, ege eblas, mia karulino. Ni konsideru Vanderbilton.
Vanderbilto estas preskaux la plej ricxa homo de la tuta mondo. Nu,
se mi kusxus sur mia mortolito, mi ade dirus al vi ke ecx li ne havas
du en sia salono. Ho, li havas ecx ne _unu_. Mi mortfalu surloke se
mi ne diras la veron."

Sxiaj belaj okuloj largxigxis pro surprizo kaj sxi diris malrapide
kun speco de miro en la vocxo:

"Kiel strange! Kiel nekredeble! Oni apenaux povas koncepti tion. Cxu
li estas avara?"

"Ne--ne temas pri tio. Li ne maltrankviligxas pri la kosto. Sed, nu,
ho, nu, vi scias, tio povus sxajni pompega. Jes, jen estas la ideo.
Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon."

"Nu, tia humileco tauxgas," diris Laskino, "se ni ne troigas la
aferon. Sed kiel _aspektas_ lia logxejo?"

"Nu, devige gxi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed--"

"Mi povas kredi tion! Mi neniam auxdis tiajxon. Cxu gxi estas bela
logxejo--tio estas, alirilate?"

"Suficxe bela, jes. Oni ege alttaksas gxin."

La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, rongxante
kandel-ekstremajxon, versxajne strebante trapensi la aferon. Finfine
sxi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion:

"Nu, laux mi, estas speco de humileco kiu estas _en si_ speco de
pompo, kiam vi penetras la temon gxismedole. Kaj kiam viro kapablas
elporti la koston de du forjxetakvujoj en sia salono sed malkonsentas
ilin meti tie, povas esti ke li estas auxtente humilmensa, sed
centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon.
Laux mia jugxo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras."

Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke
du-forjxetakvujoj-normo maltauxgas por taksi homojn laux tutmonda
skalo kvankam gxi suficxe tauxgas en propra socia medio. Sed la opinio
de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis sxin konvinki. Baldaux
sxi diris:

"Cxe vi cxu la ricxuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj,
kaj faritajn el belaj largxaj glaciblokoj?"

"Nu, ili estas iom bonaj, suficxe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el
glaciblokoj."

"Mi ege scivolas. _Kial_ ili ne estas faritaj el glaciblokoj?"

Mi klarigis la malfacilajxojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en
lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via
glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam sxi demandis krivocxe:

"Nekredeble! Cxu vi _acxetas_ vian glacion?"

"Jes ja, devige, karulino."

Sxi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris:

"Ho, _neniam_ mi auxdis similan stultajxon! Do, estas abundego da
gxi. Gxi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio gxis distanco de
cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus
intersxangxi fisxvezikon kontraux la tuta amaso da gxi."

"Nu, vi diras tion cxar vi ne scipovas gxin taksi, vi provinca
simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la
somero, intersxangxe de gxi vi povus acxeti cxiujn balenojn de la
merkato."

Sxi rigardis min dubeme kaj diris:

"Cxu vi parolas honestavorte?"

"Neprege. Tion mi prijxuras."

Tio meditemigis sxin. Baldaux sxi diris, kun eta suspiro:

"Placxus al mi ekpovi logxi tie."

Mi nur celis provizi sxin per valornormo kiun sxi scipovus kompreni.
Sed mia celo mistrafis. Mi nur naskigis en sxi la supozon ke en
Nov-Jorko balenoj estas abundaj kaj malmultkostaj kaj eksalivigis
sxian busxon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi
la malbonon faritan de mi. Tial mi diris:

"Sed se vi logxus tie, ne placxus al vi balenviando. Gxi placxas al
neniu."

"Kio!"

"Efektive, balenviando placxas al neniu."

"Sed _kial_ ne?"

"Nu, mi ne bone scias. Temas pri antauxjugxado, mi opinias. Jes, jen
la kialo. Nura antauxjugxado. Mi supozas ke starigis antauxjugxadon
pri gxi iun antauxan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari
kaj post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, gxi emas
dauxri senfine."

"Tio veras, _nepre_ veras," diris la knabino mediteme. "Same kiel nia
antauxjugxo pri sapo cxi tie--niaj triboj sentis antauxjugxon
kontraux sapo en la komenco, vi scias."

Mi ekrigardis sxin por certigi cxu sxi seriozas. Versxajne sxi jes ja
seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde:

"Sed pardonu min. Cxu ili _sentis_ antauxjugxon kontraux sapo? Cxu
_sentis_, kun isa finajxo?" kaj mia vocxo subenmoduligxis.

"Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis mangxi gxin."

"Ho, jes. Nun mi komprenas. Antauxe mi ne kaptis vian ideon."

Sxi reparolis:

"Estis nura antauxjugxo. Kiam fremduloj alvenigis sapon cxi tien la
unuan fojon, gxi placxis al neniu. Sed post kiam gxi lauxmodigxis,
gxi placxis al cxiuj kaj nun havas gxin cxiu povanta pagi ties
prezon. Cxu vi sxatas gxin?"

"Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri gxi, mi mortus, precipe cxi
tie. Cxu vi sxatas gxin?"

"Mi gxin _amegas_. Cxu vi sxatas kandelojn?"

"Mi ilin jugxas nepra bezonajxo. Cxu sxatas ilin vi?"

Sxiaj okuloj kvazaux ekdancadis kaj sxi proklamis:

"Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo!

"Kaj fisxinternajxoj!"

"Kaj fervojmazuto!"

"Kaj negxsxlimo!"

"Kaj balengraso!"

"Kaj kadavrajxo! Kaj sauxrkrauxto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj
terebinto! Kaj melaso! Kaj--"

"Ho, ne! Ne dauxrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!"

"Kaj tiam kunservi cxion en sxlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj
ekmangxegi!"

Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troajxo por sxi kaj la
kompatindulino svenis. Mi frotigis negxon kontraux sxian vizagxon
kaj sxin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi sxian
ekscitigxon. Iom post iom sxi reaktivigis sian rakontadon:

"Do, ni komencis logxi cxi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis
malfelicxa. Jen estas la kialo. Mi naskigxis por ami. Mi opiniis ne
povi vere felicxigxi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi
deziris idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur
reciproka idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis
abunde pri amkandidatoj--tro abunde, efektive--sed cxiu el ili,
senescepte, havis fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis gxin
kamufli. Ne estis mi kiun ili deziris sed mian ricxecon."

"Cxu vian ricxecon?"

"Jes, cxar mia patro estas la plej ricxa homo de nia tribo, ecx de iu
ajn tribo de cxi tiuj regionoj."

Mi scivolemis pri la konsistigo de la ricxeco de sxia patro. Ne povus
temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samajxon. Ne povus temi
pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri
la sledo, la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fisxhokoj kaj
kudriloj, aux ceteraj tiajxoj. Ne, tiuj ne konsistigis ricxecon.
Tial, kio povus esti la fonto de la ricxeco de tiu viro? Kio povintus
alvenigi al lia domo tiun amason da ficelaj edzigxkandidatoj? Sxajnis
al mi, finanalize, ke pli bone estus pridemandi tion. Tial mi
pridemandis. Videble mia demando tiel kontentigis la knabinon ke mi
ekkonsciis ke sxi jam antauxe deziregis ke mi gxin starigu. Sxi
suferis tiom multe dezirante sciigi la aferon kiom mi dezirante gxin
ekscii. Sxi sin alpremis konfidence kontraux min kaj diris:

"Divenu kiom li valoras--vi neniam scipovos diveni."

Mi sxajnigis konsideri la aferon profunde dum sxi rigardis mian
anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesigxo. Kaj
kiam finfine mi rezignis kaj petis sxin kontentigi mian deziron
dirante al mi sxi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, sxi metis
la busxon kontraux mian orelon kaj flustris, impone:

"_Dudek du fisxhokoj_--ne ostaj, sed fremdaj--_fabrikitaj el auxtenta
fero!_"

Tiam sxi retirigxis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi
faris mian nepran plejon por ne malkontentigi sxin.

Mi paligxis kaj murmuretis:

"Nome de la Granda Skoto!"

"Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!"

"Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere."

Sxi ektimigxis kaj maltrankviligxis. Sxi proklamis:

"S-ro Tvajno, cxiu vorto veras, cxiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min
kredas, cxu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!"

"Mi--nu, jes, mi kredas--almenaux mi _penadas_ kredi. Sed cxio okazis
tiel _subite_. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiajxon en
tiu rapida maniero. Tio--"

"Ho, mi _tiom_ bedauxras! Se mi nur antauxpensintus--"

"Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas cxar vi estas juna kaj
senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antauxscii kiun efekton--"

"Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bone _taksi_ la situacion. Nu--"

"Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fisxhokoj por anonci la
temon kaj tiam iom post iom--"

"Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu,
tiam du, tiam--ho, kial mi ne elpensis tion?"

"Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post
iom da tempo mi estos renormaligxinta. _Sed_--eklancxi la tutan
dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas--"

"Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi
min pardonas. Bonvolu!"

Post rikolti bonan provizon da tre placxaj petado kaj persvado kaj
konvinkado, mi pardonis sxin kaj sxi refelicxigxis kaj post iom da
tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaux mi konsciis ke la
familia trezoro enhavas ankoraux ceteran valorajxon--iuspecan
juvelajxon, versxajne--kaj ke sxi klopodas eviti paroli malkasxe pri
gxi, timante ke mi denove paralizigxu. Sed mi deziris informigxi
ankaux pri tiu ajxo kaj petegis sxin diri al mi kio gxi estas. Sxi
timis. Sed mi insistis kaj promesis antauxapogi min cxi tiun fojon
kaj esti preta por ke la sxoko ne min difektu. Sxi plenis je
malcertoj sed tro fortis por sxi la tento sciigi tiun mirindajxon al
mi kaj gxui miajn miron kaj admiron kaj sxi konfesis gxin porti sur
sia persono kaj diris ke se mi _certas_ esti preta--kaj tiel plu kaj
tiel plu--kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan
kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon.
Mi falis kontraux sxin en bone sxajnigita sveno, kiu kontentigis
sxian koron kaj samtempe preskaux senigis sxin je gxi. Kiam mi
renormaligxis kaj trankviligxis, sxi deziregis ekscii kion mi opinias
pri sxia juvelajxo.

"Kion mi opinias pri gxi? Mi taksas gxin la plej ekskvizita ajxo kiun
mi iam vidis."

"Cxu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed gxi estas jes ja
vera amindajxo, cxu ne?"

"Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli placxus al mi gxin posedi ol
la ekvatoron."

"Mi opiniis ke vi admiros gxin," sxi diris. "Mi jugxas gxin _tiom_
bela. Kaj ne ekzistas cetera en cxiuj cxi tiuj latitudoj. Homoj
alvenis la tutan distancon ekde Malfermata Polusa Maro por gxin
rigardi. Cxu iam antauxe vi vidis similajxon?"

Mi diris ke ne, cxi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min
dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam
vidis en antauxaj tempoj milionon da ili cxar tiu simpla juvelo
sxia estis nenio alia ol malnova difektita bagagxidentigilo de
Nov-Jorko-Centra-Trajndomo.

"Sankta tero!" mi diris. "Vi certe ne cxirkauxiras portante tion sur
via persono tiumaniere, tute sole kaj sensxirme, ecx senhunde, cxu?"

"Sxsxsx! Ne tiel lauxte!" sxi diris. "Neniu scias ke mi gxin
surportas. Ili supozas ke gxi estas en la trezorejo de Pacxjo. Kutime
gxi estas tie."

"Kie estas la trezorejo?"

Estis malsubtila demando kaj dum momento sxi aspektis surprizite kaj
iom suspekte, sed mi diris:

"Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj
da logxantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, cxiuj el
senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fisxhokojn."

Tio retrankviligis sxin kaj sxi diris al mi kie en la domo la hokoj
estas kasxitaj. Tiam sxi iom forlasis sian temon por fanfaroneti
pri la grando de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj
la fenestrojn de la domego kaj demandis al mi cxu iam mi vidis
similajxojn cxe mi kaj mi respondis senhezite kaj tute malkasxe ke
ne, kio pli placxis al sxi ol sxi sukcesis eltrovi vortojn en kiuj
vesti sian kontentigxon. Estis tiel facile placxi al sxi kaj tiel
placxe al mi ke mi dauxrigis la temon, dirante:

"Ho, Laskino, vi estas jes ja bonsxanca knabino--cxi tiu belega domo,
cxi tiu delikata juvelajxo, tiu ricxa trezoro, la tutajxo de tiu
impona negxo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj
publikaj ursoj kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj
cxies admiraj okuloj vin rigardantaj, kaj cxies omagxo kaj respekto
senpete disponeblaj al vi; juna, ricxa, belega, sercxata, amindumata,
enviata, kun cxiu bezono havebla, cxiu deziro atingebla, cxiu volo
plenumebla--tio estas senlima bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da
knabinoj, sed cxiujn tiujn eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas
aserti verdire nur pri vi. Kaj vi meritas--vi meritas cxion tion,
Laskino--tion mi kredas en mia koro."

Fierigis kaj felicxigis sxin auxdi min diri tion kaj sxi dankis min
foje kaj refoje pro tiu lasta asertajxo kaj sxiaj vocxo kaj okuloj
komprenigis al mi ke sxia koro estis tusxita. Baldaux sxi diris:

"Tamen ne cxio estas sunbrilo. Ankaux nuban flankon havas la
situacio. La sxargxo de ricxeco estas peza por subteni. Foje mi
scivolis cxu ne estus pli bone esti malricxa--almenaux ne
pretermodere ricxa. Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj
preterpasas kaj subauxdi ilin diri, respektege, unu al la alia,
'Jen--jen sxi estas--la filino de la milionulo!' Kaj foje ili diras
bedauxre, 'Sxi ruligxas en fisxhokoj dum mi--nenion mi havas.' Tio
rompas al mi la koron. Kiam mi estis infano kaj ni estis malricxaj,
ni dormis sen fermi la pordon, se ni tiel deziris. Sed nun--nun ni
bezonas dungi noktogardiston. En tiu epoko mia patro estis
mildahumora kaj komplezema al cxiuj. Sed nun li estas auxstera kaj
aroganta kaj maltoleras senformalecon. Pasintece li pensis nur pri
sia familio sed nun, dum li cxirkauxiras, liaj fisxhokoj konsistigas
lian ununuran priokupajxon. Kaj pro lia ricxeco cxiuj kauxras antaux
li kaj montrigxas servemacxaj pri li. Antauxe neniu ridis pri liaj
sxercoj cxar cxiam ili estis malnovmodaj kaj preterkredeblaj kaj
senbonkvalitaj cxar mankis al ili la ununura elemento povanta pravigi
sxercon--la humurelementon. Sed nun cxiuj ridas kaj ridacxas pri tiuj
mornajxoj kaj se iu ajn forgesas fari tion, tio ege malplacxas al mia
patro kaj li ne hezitas elmontri sian malgxojon. Antauxe oni ne petis
lian opinion pri io ajn kaj kiam li sciigis gxin senpete, gxi estis
senvalora. Gxi havas ankoraux tiun difekton, tamen cxiuj petas gxin
kaj gxin aplauxdas. Kaj li mem partoprenas en la aplauxdado, cxar
mankas al li auxtenta diskreteco kaj abunda takto. Li malaltigis
la karakteron de nia tuta tribo. Antauxe gxi estis honesta kaj
vireca gento. Nun gxi konsistas el mizeraj hipokritoj, moligitaj
per servitudo. En la profundego de mia koro mi abomenas cxiujn
milionulajn vivmanierojn! Nia tribo estis antauxe ordinara simpla
gento kiun kontentigis la ostaj fisxhokoj de iliaj gepatroj. Nun
avareco ilin konsumas kaj ili volonte sin senigus je cxiu sento pri
honoro kaj honesteco por havigi al si la malnobligantajn ferajn
fisxhokojn de la fremdulo. Tamen mi ne rajtas insisti pri tiuj
malgxojaj temoj. Kiel mi jam diris, estis mia revo esti amata por
mi mem.

"Finfine sxajnis ke tiu revo estis plenumota. Iun tagon alvenis
nekonato dirante ke lia nomo estas Kalulo. Mi sciigis al li mian
nomon kaj li diris ke li min amas. Mia koro saltegis pro dankemo kaj
plezuro cxar mi jam ekamis lin unuavide kaj nun mi agnoskis al li
tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti
pli felicxa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn,
rakontante cxion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej
belan estontecon. Kiam ni lacigxis ni sidigxis kaj mangxis cxar li
havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis
kaj neniam antauxe mangxajxo havis tiel bonan guston.

"Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj
mi eksciis ke li neniam auxdis pri mia patro, kio ege min gxojigis.
Mi volas diri ke li jam auxdis pri la milionulo sed neniam auxdis
lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la
heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi
estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel felicxa--ho! pli
felicxa ol vi povas imagi.

"Iom post iom la vespermangxhoro alproksimigxis kaj mi kondukis lin
al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj
kriis:

"'Kiom bonega! Cxu apartenas al via patro _tio_?'

"Auxdi tiun vocxtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min
ekdolorigetis, sed baldaux la sento forpasis cxar mi tiom amis lin
kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da
onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentigxis pri li kaj oni invitis
multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la cxifonlampojn
kaj kiam cxio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis
gxojan bankedon por festi mian fiancxinigxon.

"Kiam la bankedo finigxis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj
li ne rezistis al la tento elmontri siajn ricxecojn kaj vidigi al
Kalulo kian bonsxancon tiu atingis hazardavoje--kaj cxefkiale,
kompreneble, li deziris gxui la mirego de la kompatindulo. Mi
povintus ekplori--sed tiajxo ne sukcesintus malpersvadi mian patron,
tial mi diris nenion sed dauxre sidadis kaj suferis.

"Mia patro aliris rektalinie la kasxejon, en la plena vidkampo de
cxiuj, kaj eligis la fisxhokojn kaj revenportis ilin kaj svingjxetis
ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksajxo sur la
provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto.

"Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon.
Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surprizigxo kaj scivoli kiel
ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn ricxecojn. Tiam baldaux
li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis:

"'Tial, estas _vi_ kiu estas la renoma milionulo!'

"Mia patro kaj cxiuj ceteraj cxeestantoj kvazaux eksplodis per
kriegoj de felicxa ridado kaj kiam mia patro kunigis la trezoron
senzorge same kiel gxi estus nura rubajxo havanta nenian valoron kaj
gxin revenportis al ties kasxloko, la surprizo de Kalulo estis
studindajxo. Li diris:

"'Cxu eblas ke vi staplas tiajxojn sen ilin kompti?'

"Mia patro eligis orgojlan cxevalridegon kaj diris:

"'Nu, verdire, oni konscias ke _vi_ neniam estis ricxa pro tio ke
tiel gravas por vi simpla afero kiel unu-du fisxhokoj.'

"Kalulo konfuzigxis kaj klinis la kapon, tamen diris:

"'Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris ecx la pikilon de unu el
tiaj multkostajxoj kaj neniam antauxe vidis viron tiel ricxan je ili
ke valoris la penon nombri lian provizon cxar gxis nun la plej ricxa
viro kiun mi konis disponis nur tri.'

"Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne
entreprenis korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn
por ilin atente kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Cxu ilin nombri?
Ho, cxiun tagon li nombris ilin.

"Mi renkontis mian karulon kaj konatigxis kun li je tagigxo kaj lin
kondukis cxe mi je noktigxo nur tri horojn poste--cxar en tiu tempo
la tagoj malplilongigxis anticipe al la sesmonatdauxra nokto. Ni
festis dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni
ceteraj nin situigis dise laux la muroj sur la dormbenkoj kaj baldaux
cxiuj krom mi perdigxis en songxado. Mi estis tro felicxa, tro
ekscitita por dormi. Post kiam mi jam kusxis senbrue dum longa, longa
tempo, malklara formo preterpasis min kaj englutigxis en la malhelo
pleniganta la foran ekstremajxon de la domo. Mi ne scipovis distingi
kiu gxi estis, nek cxu gxi estis viro aux virino. Baldaux la formo,
aux eble alia formo, preterpasis irante en la kontrauxa direkto. Mi
scivolis kion signifas cxio tio sed scivoli malutilis. Kaj
scivolante, mi ekdormis.

"Mi ne scias dum kiom da tempo mi dormis sed subite mi plene vekigxis
kaj auxdis mian patron diri en terura vocxo: 'Laux la granda
Negxo-Dio, mankas fisxhoko!' Io diris al mi ke tio auxguras
malgxojon por mi kaj la sango de miaj vejnoj ekmalvarmigxis. Mia
antauxsento konfirmigxis en la same instanto. Mia patro kriegis:
'Vekigxu cxiuj kaj ekkaptu la fremdulon!' Tiam auxdigxis ekbruo de
kriegoj kaj sakrajxoj el cxiuj flankoj kaj vidigxis freneza hastado
de malklaraj figuroj tra la malhelo. Mi kuregis subteni mian karulon
sed kion mi povis fari krom stari kaj premtordi la manojn? Jam
apartigis lin disde mi vivanta hommuro. Oni ligis al li manojn kaj
piedojn. Nur post kiam li estis sekure ligita oni permesis ke mi lin
aliru. Mi lancxis min sur lian kompatindan ofenditan formon kaj
ploregis pro malgxojo sur lia brusto dum mia patro kaj mia tuta
familio min primokis kaj lin mistraktis per minacoj kaj hontigaj
epitetoj. Li toleris tiun malbontraktadon kun trankvila digno kiu
amatigis lin de mi ecx pli ol iam ajn kaj fierigis kaj felicxigis
min, benitan per la sxanco suferi kun li kaj por li. Mi auxdis mian
patron ordoni ke la pliagxuloj de la tribo kunvenigxu cele al jugxi
mian Kalulon por lia vivo.

"'Kio?' mi diris. 'Cxu antaux ol sercxi la perditan hokon?'

"'Cxu perditan hokon?' cxiuj kriegis priride. Kaj mia patro aldonis
moke: 'Retirigxu, cxiuj, kaj dece ekseriozigxu. Sxi deziras sercxi
tiun _perditan_ hokon. Ho, sendube sxi malkovros gxin.' Post kio
cxiuj ekridis denove.

"Mi ne perturbigxis. Mi sentis neniajn timojn, neniajn dubojn. Mi
diris:

"'En la nuna momento estas via vico ridi. Sed alvenos nia vico.
Atendu kaj konsciu.'

"Mi alprenis cxifonlampon, opiniante povi malkovri tiun mizeracxajxon
en nura momenteto. Kaj mi iniciatis mian sercxadon kun tiom da
memfido ke miaj tribanoj seriozigxis, ekante suspekti esti eble tro
hastintaj. Sed, ve! ho, ve! Ho, la amareco de cxi tiu sercxado.
Okazis profunda silento dum kiu oni povis nombri la fingrojn dek-dek
du fojojn. Tiam mia koro komencis malfortigxi kaj cxirkaux mi
rekomencigxis la kunmokado kiu dauxre plilauxtigxis kaj plicertigxis
gxis, kiam finfine mi rezignis, ili eksplodis en salvo post salvo da
kruda ridado.

"Neniu ekscios iam kion mi suferis tiam. Sed mia amo subtenis kaj
plifortigis min kaj mi aliris mian decan postenon flanke de Kalulo
kaj cxirkauxbrakis lian kolon kaj flustris en lian orelon, dirante:

"'Vi estas senkulpa, mia proprulo. Tion mi pricertas. Sed diru tion
al mi vi mem por min komfortigi por ke mi toleru kian ajn nin
atendantan estontecon.'

"Li respondis:

"'Tiel certege kiel mi staras mortorande en la nuna momento, mi estas
senkulpa. Trankviligxu, tial, ho, kontuzita koro! Estu en paco, ho,
vi spirado de miaj naztruoj, vivo de mia vivo!'

"'Nun, tial, alvenu la pliagxuloj!' Kaj dum mi eldiris la vortojn, mi
auxdis ekstere alproksimigxantan sonadon de knaranta negxo kaj tiam
vizion pri klinigxantaj formoj enirantaj lauxvice traporde--la
pliagxuloj.

"Mia patro akuzis plenceremonie la kaptiton kaj rakontis la eventojn
de la nokto. Li diris ke la sentinelo staris ekstere antauxporde kaj
ke enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. 'Cxu
familianoj sxtelprenus proprajn havajxojn?'

"Li pauxzis. La pliagxuloj sidis senparole dum multaj minutoj.
Finfine unu post la alia cxiu diris al sia najbaro, 'Cxi tio auxguras
malbone por la fremdulo.' Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia
patro sidigxis. Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi
disponis la eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis!

"La tribunalestro demandis:

"'Cxu cxeestas iu ajn deziranta defendi la akuziton?'

"Mi starigxis kaj diris:

"'Kial _li_ volintus sxtelpreni tiun hokon, aux iun ajn ceteran aux
cxiujn el ili? Post plua tago li farigxintus heredonto de la tuta
aro!'

"Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la
multaj spiradoj levigxis cxirkaux mi kiel nebulo. Finfine unu post la
alia la pliagxuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: 'La
eldirajxo de la knabino havas forton!' Ho, kiel korkomfortigaj estis
tiuj vortoj! Tiel efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidigxis.

"'Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li aux sxi. Se ne,
tiu restu de nun antauxen en silento,' diris la tribunalestro.

"Mia patro starigxis kaj diris:

"'En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la
direkto al la trezorejo, kaj baldaux revenis. Mi nun opinias ke
estis la fremdulo.'

"Ho, mi estis svenonta! Gxis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto.
Ecx la alkrocxo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus gxin eltrenegi
el mia koro.

"La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo:

"'Parolu!'

"Kalulo hezitis, tiam respondis:

"'Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj.
Mi iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton
kaj gxin dronigi en senkulpa gxojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi
faligis unu sed mi sxtelprenis ne ecx unu.'

"Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi
konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke cxio finigxis. Sur
cxiu vizagxo hieroglifigxis la vortoj: 'Konfeso gxi estas! kaj
bagatela, lama, malsolida.'

"Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaux mi auxdis la solenajn
vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj cxiu vorto, kiam gxi
alvenis, estis trancxilo en mia koro:

"'Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita al
_jugxado per akvo_.'

"Ho, malbenita estu la kapo de tiu alportinta al nia lando 'jugxadon
per akvo'. Gxi alvenis, antaux generacioj, el iu fora lando situanta
neniu scias kie. Antaux tio niaj patroj utiligis auxguradon kaj
aliajn malcertajn jugxrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj
kompatindaj estajxoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en
la kazo de jugxado per akvo kiu estas eltrovajxo de homoj pli sagxaj
ol ni kompatindaj sensciaj sovagxuloj. Pere de gxi la senkulpuloj
montrigxas senkulpaj sendube, sendispute, cxar ili dronas. Kaj la
kulpuloj montrigxas kulpaj kun la sama certeco cxar ili ne dronas.
Mia koro rompigxis en mia brusto, cxar mi diris, 'Li estas senkulpa,
kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.'

"Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la
tuta dauxro de la pretervaloraj horoj kaj li elversxis sur min la
profundan fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel
felicxa! Finfine, sxirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis
ilin ploregante kaj vidis ilin lin forlancxi en la maron. Tiam mi
kovris la vizagxon permane. Cxu dolorego? Ho, mi konas la plej
profundajn el la diversaj profundaj signifojn de tiu vorto!

"En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica gxojo
kaj mi malkovris la vizagxon, surprizegite. Ho, amara vidajxo! Li
_nagxadis_!

"Tuj mia koro sxtonigxis, glaciigxis. Mi diris: 'Li estis kulpa kaj
li mensogis al mi!'

"Mi forturnigxis malestime kaj survojigxis hejmdirekten.

"Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto
drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis
kaj mia patro diris al mi:

"'Via sxtelisto sendis al vi sian mesagxon de mortanto, dirante:
"Diru al sxi ke mi estas senkulpa kaj ke lauxlonge de la tagoj kaj la
horoj kaj la minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi dauxre amos
sxin kaj pensos pri sxi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la
vidajxon pri sxia dolcxa vizagxo." Tre bela, ecx poezia!'

"Mi diris: 'Li estas malpurajxo! Mi neniam plu auxdu pri li denove!'
Kaj, ho! konsideru! Li estis _jes ja_ malgraux cxio senkulpa.

"Naux monatoj--naux mornaj, malfelicxaj monatoj--forpasis kaj finfine
alvenis la tago de la Granda Cxiujara Ofero, kiam cxiuj frauxlinoj de
la tribo lavas la vizagxon kaj kombas la hararon. Responde al la unua
movo de mia kombilo, elfalis la fatala fisxhoko de kie gxi nestis
dum cxiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia
rimorsa patro! Gxemante, li diris: 'Ni murdis lin kaj neniam plu mi
ridetos.' Li tenis la promeson. Auxskultu: ekde tiu tago gxis la
hodiauxa ne forpasas ununura monato sen ke mi kombu la hararon. Sed,
ho! por kio utilas cxio tio nun?"

Tial finigxis la modesta rakonteto de la kompatinda frauxlino,
pere de kiu ni ekscias ke, pro tio ke cent milionoj da dolaroj
en Nov-Jorko kaj dudek du fisxhokoj sur la limo de Arkta Cirklo
reprezentas la saman financan superecon, homo trovigxanta en
malricxaj cirkonstancoj stultuligxas restante en Nov-Jorko kiam li
povas acxeti fisxhokojn gxis valoro de dek cendoj kaj elmigri.




KANIBALISMO EN LA VAGONOJ


Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia gxisokcidenta
vojagxo, post vagonsxangxo cxe Tero-Hoto, en sxtato Indianio, milda
bonvolaspekta sinjoro cxirkaux kvardekkvin-, aux eble kvindekjara,
entrajnigxis cxe unu el la lauxvojaj stacionoj kaj sidigxis apud mi.
Ni interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi
jugxis lin ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi logxas
en Vasxingtono, li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj
publikaj homoj kaj pri Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaux
konsciis ke mi interparolas kun viro bone konanta la publikajn kaj
malpublikajn flankojn de la politika vivo de la Cxefurbo, ecx
la kutimojn kaj manierojn kaj procedrimedojn de Senatoroj kaj
Reprezentantoj en la Cxambroj de la tutlanda Parlamento. Baldaux du
viroj haltis apud ni dum ununura momento kaj unu diris al la alia:

"Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos,
mia knabo."

La rigardo de mia nova kamarado eklumigxis placxe. La vortoj
revigligis felicxan memorajxon, mi supozis. Tiam lia vizagxo farigxis
meditema, preskaux malgxoja. Li turnigxis al mi kaj diris, "Permesu
ke mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri
sekreta cxapitro de mia vivo--cxapitro neniam aludita de mi ekde la
tago kiam okazis ties eventoj. Auxskultu pacience kaj promesu al mi
ke vi min ne interrompos."

Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron,
parolante foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed cxiam kun emocio
kaj seriozo.

       *       *       *       *       *

En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera
trajno aliranta Cxikagon. Entute estis nur dudek kvar pasagxeroj.
Estis neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj
baldaux formigxis placxaj kunrilatoj. La vojagxo promesis esti
felicxa. Nenia ano de nia kompanio, mi opinias, spertis ecx la plej
svagan antauxsenton pri la honorajxoj baldaux nin surfalontaj.

Je la dekunua de la vespero peza negxo komencis faladi. Baldaux post
eliri vilagxeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon
etendantan sian senfinan leuxgaron da sendoma morno en la direkto al
Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj aux montetoj,
aux ecx nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovagxejon,
pelante la falantan negxon antaux si kiel sxprucajxon fontintan el la
kresthavaj ondoj de sxtorma maro. La negxo pliprofundigxis rapide kaj
ni sciis, pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo
traplugis gxin kun konstante pligrandigxanta malfacileco. Efektive,
foje gxi preskaux plenhaltis meze de grandegaj drivajxoj sin
amasigintaj kiel kolosaj tomboj trans la fervojon. Interparolado
komencis maloftigxi. Gajecon anstatauxis serioza maltrankviligxo. La
eblo ekmalliberigxi en la negxo, sur la malmilda prerio, kvindek
mejlojn for de iu ajn konstruajxo, sin anoncis al cxiu menso kaj
etendis sur cxiun spiriton sian malesperigantan influon.

Je la dua de la mateno mi vekigxis el malfacila dormado pro la cxeso
de cxiu movado cxirkaux mi. La timigega vero sin trudis al mi kun
fulma rapideco: negodrivajxo malliberigis nin! "Cxiuj manoj eksaltu
al la savado!" Cxiu viro obeis tujege. En la sovagxan nokton, la
pecxan malhelon, la ondegan negxon cxiu estulo sin lancxis, plene
konsciante ke momento malsxparata nun povos pereigi nin cxiujn
poste. Sxovelilojn, manojn, tabulojn--ion ajn, cxion ajn povantan
flankenmovi negxon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis
tiu malgranda kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraux la
amasigxantaj negxoj, duone en la plej malhela ombro, duone en la
kolerigita lumo de la lokomotiva reflektoro.

Nura mallonga horo suficxis por pruvi la nepran senutilon de niaj
klopodoj. La sxtormo barikadis la vojon per dekduo da drivajxoj dum ni
forsxovelis unu. Kaj ecx pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda
antauxenpelo de la lokomotivo rompis la antaux-malantaux-sxafton de la
pelrado! Ecx havante malfermitan vojon antaux ni, ni estintus tamen
senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege
malgxojaj. Ni kunigxis cxirkaux la hejtostovoj kaj analizis tre
serioze nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj--sur
tio bazigxis nia cxefa cxagreno. Maleblis ke ni frostigxu cxar estis
bona provizo da ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolajxo. La
diskutado finigxis je nia agnosko pri la malkuragxiga decido de la
konduktoro, t.e., ke certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri
kvindek mejlojn tra tia negxo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj ecx
se eblus, helpo ne alvenus. Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel
eble plej pacience, helpon aux malsatmorton! Miaopinie, ecx la plej
forta koro tiea sentis dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj
tiuj vortoj.

Antaux ol forpasis nova horo, interparolado mildigxis gxis mallauxta
murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subauxdate lauxintervale
inter la plilauxtigxo kaj malplilauxtigxo de la sxtormo. La lampoj
malbriligxis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la
flagretantaj ombroj por meditadi--por forgesi la nunan tempon, se
eblus al ili--por ekdormi, se ili povus.

La eterna nokto--certege gxi sxajnis eterna al ni--eluzis finfine
siajn lantintajn horojn kaj malvarma griza tagigxo aperis en la
oriento. Dum la lumo plifortigxis la pasagxeroj komencis vekigxi kaj
elmontri vivosignojn, unu post la alia, kaj lauxvice cxiu forlevis
de sur la frunto sian tien sxovitan cxapelon, strecxis siajn
malmoligitajn membrojn kaj ekrigardis tra la fenestroj la sengxojan
perspektivon. Sengxoja tio estis, efektive! Nenia vivantajxo videblis
ie ajn, nenia homa logxejo! Videblis nur vasta blanka dezerto.
Levitaj negxtabuloj drivis tien kaj reen antaux la vento: mondo da
kirligxantaj negxeroj elbarantaj la supran firmamenton.

Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe
pensante. Denova lantanta morna nokto--kaj malsato.

Nova tagigxo--nova tago da silento, malfelicxo, atrofia malsato,
senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza
dormado, plena je songxoj pri bankedoj--ekvekigxoj gxenegitaj per
malsatrongxado.

La kvara tago alvenis kaj foriris--kaj la kvina! Kvin tagoj da terura
malliberigxo! Sovagxa malsato spektadis el cxiu okulo. Enestis gxin
signo de horora signifo. La antauxanonco pri io malklare formigxanta
en cxiu koro--io kiun nenia lango ankoraux kuragxis envortigi.

La sesa taga forpasis--la sepa eklumigis la plej marasman kaj
grizvizagxan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la
morto. Nun necesas ke tio eksterigxu! Tiu ajxo kreskadinta en cxiu
koro nun pretis trasalti finfine cxiun lipparon! La naturo estis
sxargxita gxis la lasta tolerebla nivelo--necesis ke gxi cedu. RIKARDO
H. GASTONO, el sxtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, starigxis.
Cxiuj antauxsciis kio estas okazonta. Cxiuj pretigxis--cxiu emocio,
cxiu signo pri ekscitigxo estis subpremitaj--nur trankvila pensema
seriozo aperis en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovagxaj.

"Sinjoroj: Tion ni ne povas dauxre prokrasti! La horo cxemanas! Ni
devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per mangxajxo la
ceterajn."

S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el sxtato Ilinojso, starigxis kaj diris:
"Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Sauxjeron el sxtato
Tenesio."

S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el sxtato Indianio, diris: "Mi kandidatigas
S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko."

S-RO KAROLO J. LANGDONO: "Mi kandidatigas S-ron Samuelon A. Bovenon
de Sankta-Luizo."

S-RO SLOTO: "Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano A.
Van-Nostrando, Filo, el sxtato Nov-Jxerzeo."

S-RO GASTONO: "Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la
sinjoro."

S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto
malakceptigxis. Ankaux la malakceptoj de S-roj Sauxjero kaj Boveno
estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj.

S-RO A. L. BASKOMO el sxtato Ohio: "Mi proponas ke la
kandidatigprocedo fermigxu kaj ke la Cxambro nun entreprenu elekti
per balotado."

S-RO SAUxJERO: "Sinjoroj, mi kontrauxstaru seriozege tiujn procedojn.
Ili estas, cxiumaniere, kontrauxregulaj kaj maldecaj. Mi petegu ke ni
tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj tauxgajn
funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la
aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo."

S-RO BELO el sxtato Iovao: "Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo
por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli
ol sep tagoj sen mangxi. Cxiun momenton kiun ni malsxparas per sencela
diskutado pligrandigas nian cxagrenon. Kontentigas min la kandidatoj
jam proponitaj--cxiun cxeestantan sinjoron ili kontentigas, mi
opinias--kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu
elekti unu aux pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion--"

S-RO GASTONO: "Oni kontrauxstarus gxin kaj necesus ke gxi atendu en
suspendigxo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi
deziras eviti. La sinjoro el Nov-Jxerzeo--"

S-RO VAN-NOSTRANDO: "Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi. Mi ne
sercxis la honoron aljugxitan al mi kaj mi sentas diskretecon--"

S-RO MORGANO de sxtato Alabamio (interrompante): "Mi mocias la
antauxan proponon."

La propono akceptigxis kaj bremsigxis dauxra debatado, kompreneble.
La propono elekti funkciulojn sukcesis vocxdone kaj sub gxi S-ro
Gastono elektigxis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj
Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M.
Hauxlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn.

Sekvis duonhora pauxzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la
maleo eksonis, la partoprenantoj rekunigxis kaj la komitato raportis,
aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de sxtato Kentukio, Lucienon
Hermanon de sxtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de sxtato Koloradio
kiel kandidatojn. La raporto akceptigxis.

S-RO ROGxERO de sxtato Misurio: "Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la
raporto staras dece antaux la Cxambro nun, mi mocias gxin amendi,
anstatauxigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio Hariso
de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni cxiuj. Oni ne
supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la
sinjoro de Luiziano. Tute kontrauxe. Mi tiom respektas kaj estimas
lin kiom kapablas fari iu ajn cxi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas
malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis
cxi tie ol iu ajn inter ni--neniu el ni povas malkonscii ke la
komitato neglektis sian devon, cxu pro malatento, cxu pro pli grava
kialo, proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn
puraj estu liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da
nutrajxo--"

LA ESTRO: "La sinjoro de Misurio sidigxu. La Estro ne rajtas permesi
dubindigi la honestecon de la komitato krom per la kutima procedo
laux la reguloj. Kiun agon la Cxambro efektivigu responde al la
propono de la sinjoro?"

S-RO HALIDEJO, de Virginio: "Mi proponas aldone amendi la raporton,
anstatauxigante S-ron Mesikon per S-ro Harvejo Daviso de Oregono. Iuj
sinjoroj deziros emfazi eble ke la malfacilajxoj kaj senigadoj de
preterlimeja vivo malmoligis S-ron Davison. Sed, sinjoroj, cxu estas
nun la momento cxikani pri malmoleco? Cxu nun estas la momento
elektemigxi pri malgravajxoj? Cxu nun estas la momento disputadi pri
temoj de malmulta signifo? Ne, sinjoroj. Kio necesas al ni estas
maso--solideco, pezo, maso--jen estas nun la cxefegaj bezonajxoj--ne
talento, ne genio, ne klereco. Mi insistas pri mia propono."

S-RO MORGANO (ekscite): "Sinjoro Estro--mi ja fortege malaprobas cxi
tiun amendon. La sinjoro de Oregono estas maljuna kaj aldone estas
masa nur je osto, ne je karno. Mi demandas al la sinjoro de Virginio,
cxu estas supo kiun ni deziras anstataux solida nutrajxo? Cxu li
deziras dupi nin per ombroj? Cxu li celas primoki nian suferadon
per Oregona fantomo? Mi demandas al li cxu li scipovas rigardi la
anksiajn vizagxojn lin cxirkauxantajn, cxu li sukcesas enrigardi
niajn malgxojajn okulojn, cxu li kuragxas auxskulti la batadon de
niaj esperantaj koroj kaj dauxre sxovtrudi al ni tiun malsategigitan
frauxdulon? Mi petas de li cxu li rajtas pensi pri nia dezertigita
stato, pri niaj pasintaj malgxojoj, pri nia malhela estonteco, kaj
tamen senkompate tromptrudi al ni tiun frakasulon, tiun ruinulon,
tiun sxanceligxantan dupulon, tiun nodecan, velkintan, kaj sensukan
vagabondon de la malamikemaj bordoj de Oregono? Neniam!" [Aplauxdo.]

Oni vocxdonis pri la amendo post arda debato kaj gxi malsukcesis.
Rilate al la origina amendo, oni substituis la nomon de S-ro Hariso
al tiu de S-ro Hermano. Tiam komencigxis la vocxdonado. Kvin
vocxdonoj okazis senrezulte. Je la sesa, S-ro Hariso elektigxis kiam
cxiuj krom li mem vocxdonis por li. Tiam oni proponis ke la elekto
ratifikigxu aklame, sed tio malsukcesis pro la denova malkonsento de
S-ro Hariso.

S-RO RADVAJO proponis ke la Cxambro nun konsideru la ceterajn
kandidatojn kaj fari elekton por la matenmangxo. La propono
aprobigxis.

Je la unua vocxdonado okazis egalajxo kiam duono el la partoprenintoj
favoris unu kandidaton pro lia junagxo kaj duono favoris la alian
pro lia supera grandeco. La Prezidanto faris la decidigan vocxdonon
favore al tiulasta, S-ro Mesiko. Tiu decido estigis grandan
malkontenton inter la amikoj de S-ro Fergusono, la venkita kandidato,
kaj oni diskutis la eblon postuli novan vocxdonadon; sed meze de tio
oni aprobis proponon fermi la kunvenon, kiu tuj disigxis.

La preparajxoj por la vespermangxo deviigis dum longa tempo la
atenton de la Ferguson-partieto disde la diskutado pri ilia plendo
kaj tiam, kiam ili ekvolis rediskuti gxin, forpelis cxiun pensadon
pri gxi kvazaux en la ventojn la felicxa anonco ke S-ro Hariso
pretas.

Ni improvizis tablojn subtenante la apogilojn de la vagonsegxoj kaj
sidigxis kun koroj plenaj je dankemo antaux la plej bona vespermangxo
beninta nian vidon dum sep torturaj tagoj. Kiom multe ni estis
sxangxitaj kompare al nia kondicxo de antaux kelkaj mallongaj horoj!
Senpromesa, malgxojokula mizero, malsato, febra anksieco, senespero,
tiam; dankemo, sereneco, gxojo tro profunda por envortigo, nun. Tio,
mi scias, estis la plej gaja horo de mia eventoplena vivo. La ventoj
hurlis kaj disblovis la negxon sovagxe cxirkaux nia malliberejo, sed
ili ne plu havis la kapablon nin malkuragxigi. Hariso placxis al mi.
Li povintus esti iom pli bone kuirita eble, sed mi ne hezitas diri ke
nenia homo iam pli konvenis al mi ol Hariso, aux havigis al mi tiel
altan gradon de kontentigxo. Mesiko estis suficxe placxa, kvankam iom
altsapora, sed se temas pri auxtenta nutrado kaj delikateco de fibro,
servu al mi Harison. Mesiko havis siajn bonajn kvalitojn--mi ne
entreprenas nei tion kaj mi ne deziras fari tion--sed li ne pli
tauxgis kiel matenmangxajxo ol mumio, sinjoro--nepre ne. Cxu magra?
Ho, benu min! Kaj cxu malmola? Ho, li estis malmolega! Ne eblus ke vi
tion imagu! Ion similan ne eblus ke vi iam imagu.

       *       *       *       *       *

"Cxu vi volas diri ke--"

"Bonvolu ne interrompi min. Post la matenmangxo ni elektis viron
nomigxantan Valkero, el Detrojto, por la vespermangxo. Li estis tre
bongusta. Poste mi diris tion en letero kiun mi skribis al lia edzino.
Li estis cxiumaniere lauxdindega. Mi memoros cxiam Valkeron. Li estis
iom subkuirita sed ege bongusta. Kaj tiam la sekvintan matenon ni
gxuis Morganon el Alabamo kiel matenmangxajxon. Li estis unu el
la plej bonaj viroj antaux kiu mi iam cxetabligxis--belaspekta,
klerigita, rafinita, scipovis paroli flue plurajn lingvojn--nepra
gxentlemano--nepra gxentlemano li estis, kaj aparte sukplena. Kiel
vespermangxajxon ni prenis tiun Oregonan patriarkon, kaj li ja estis
frauxdulo, ne dubendas--maljuna, malgrasa, malmola, neniu povas imagi
la realecon. Finfine mi diris, 'Sinjoroj, vi rajtas agi lauxvole,
sed miaflanke, _mi_ preferas atendi alian elekton.' Kaj Grajmzo, el
Ilinojso, diris, 'Sinjoroj, ankaux _mi_ atendos. Kiam vi elektos
viron havantan _ion_ por lin rekomendi, felicxe mi aligxos al vi
denove.' Baldaux evidentigxis ke la malkontento pri Daviso de Oregono
estis gxenerala kaj tial, por konservi la bonvolon regintan tiel
placxe ekde kiam ni gxuis Harison, oni okazigis elekton, rezulte de
kio nomigxis Bakero, el Georgio. Li estis bonega! Nu, nu--post tio ni
prenis Dulitlon kaj Hauxkinzon kaj Makelrojon (auxdigxis kelkaj
plendoj pri Makelrojo, cxar li estis malkutime malalta kaj maldika)
kaj Penrodon, kaj du Smitojn, kaj Bajlejon (Bajlejo havis lignan
kruron, kio estis nepra perdo, sed li estis alie bongusta)
kaj Indianknabon kaj gurdiston kaj gxentlemanon nomigxantan
Bukminstero--kompatindan batonaspektan vagabondon kiu malvaloris kaj
kiel konversacianto kaj kiel mangxajxo. Ni gxojis povinte elektigi
lin antaux la alveno de helpo."

"Kaj tial la benita helpo ja alvenis finfine, cxu?"

"Jes, gxi alvenis iun brilan sunan matenon, jxus post la elekto.
Johano Murfio estis la elektito kaj ke neniam estis pli bona mi
bonvolas atesti. Sed Johano Murfio hejmenrevenis kun ni, en la trajno
alveninta nin savi, kaj vivis suficxe longan tempon por edzigxi kun
Vidvino Hariso--"

"Posteulino de--"

"Posteulino de nia unua elekto. Li edzigxis kun sxi kaj estas felicxa
kaj respektata kaj prospera ankoraux hodiaux. Ho, estis kiel romano,
sinjoro--estis kiel romanco. Jen estas mia haltejo, sinjoro. Mi
devas adiauxi. Kiam ajn vi havos la tempon pasigi unu-du tagojn cxe
mi, gxoje mi vin gastigos. Vi placxas al mi, sinjoro. Mi sentas
karecon estante kun vi. Vi povus placxi al mi ecx tiom kiom Hariso
mem, sinjoro. Bonan tagon, sinjoro, kaj bonan vojagxon."

       *       *       *       *       *

Li estis for. Neniam en mia vivo mi min sentis tiel sxokita, tiel
afliktita, tiel mistifikita. Sed en mia animo mi gxojis pri lia
foriro. Malgraux lia afabla maniero kaj lia dolcxa vocxo, mi
tremacxis kiam ajn li direktis al mi sian malsatan rigardon kaj kiam
mi auxdis ke mi gajnis lian dangxeran karecon kaj ke mi staras antaux
lia estimo preskaux samnivele kiel la forpasinta Hariso, preskaux
senmovigxis mia koro.

Mi mistifikigxis preskaux preter priskribo. Mi ne dubis kion li
diris. Mi ne rajtis kontesti ununuran eron de deklaro tiel sigelita
per la honesteco de la vero kiel la lia. Sed gxiaj teruraj detaloj
supervenkis min kaj jxetis miajn pensadojn en senesperan konfuzon.
Mi vidis la konduktoron kiu min rigardis. Mi diris: "Kiu estas tiu
viro?"

"Li estis Kongresano foje, kaj bona Kongresano. Sed li estis kaptita
en la vagonoj en negxduno kaj preskaux malsatmortis. Li estis tiel
frostvundita kaj gxenerale frostigita kaj eluzita pro manko de
mangxajxo ke li malsanigxis kaj ekstercerbumigxis poste dum du-tri
monatoj. Li bonsanas nun krom ke li estas monomaniulo kaj kiam li
komencas paroli pri tiu malnova temo, li neniam cxesas antaux ol
elmangxi la tutan vagonplenon da homoj pri kiuj li parolas. Li jam
estus elmangxinta la tutan aron nun, krom ke li devis foriri. Li
scipovas reciti iliajn nomojn tiel facile kiel A-B-C. Kiam li
elmangxas cxiun krom si mem, li diras cxiam: 'Tiam kiam alvenis la
horo por la kutima elekto por la matenmangxo, pro tio ke estis nenia
kontrauxstarado, mi mem elektigxis lauxregule, post kio, pro manko da
malaproboj, mi demisiis. Tial jen mi estas.'"

Mi senzorgigxis gxis nedirebla grado, eksciinte ke mi nur auxskultis
la sendangxerajn kapricojn de frenezulo anstataux la auxtentaj
spertoj de sangavida kanibalo.




BONSxANCO


Okazis dum bankedo de Londono honoranta unu el la du-tri elstare
renomaj Anglaj militaj nomoj de la nuna generacio. Pro kialoj baldaux
aperontaj, mi retenos lian veran nomon kaj titolojn kaj lin nomos
Leuxtenanto-Generalo Lordo Arturo Skorzbio, J.C., K.C.B., ktp., ktp.,
ktp. Kia fascino enestas renoman nomon! Jen sidis la viro, en sia
vera karno, pri kiu mi auxdis je tiom da miloj da fojoj ekde tiu
tago, tridek jarojn antauxe, kiam lia nomo eklevigxis kuglorapide al
la zenito ekde Krimea batalkampo, por resti cxiam festata. Estis por
mi mangxajxo kaj trinkajxo povi rigardi, kaj rigardi, kaj rigardi
tiun duondion; kontrolante, sercxante, konstatante: la trankvilon, la
rezervon, la noblan gravecon de lia mieno; la simplan honestecon kiu
sin dislimis cxie sur li; la dolcxan senkonscion pri lia
eminenteco--senkonscion pri la centoj da admiraj okuloj lin
fiksrigardantaj, senkonscion pri la profunda, ama, sincera respektego
tajdfontanta el la brustoj de tiuj homoj kaj lin gxisfluantaj.

La kleriko sidanta maldekstre de mi estis malnova konato mia--kleriko
nun, sed li pasigis la unuan duonon de sia vivo en garnizono kaj sur
kampo kaj kiel instruisto cxe la militlernejo de Vulvicxo. En tiu
sama momento kiun mi priparolas, vualita kaj malkutima lumo
ekbriletis en liaj okuloj kaj li flankenklinigxis kaj murmuris
konfidence al mi--indikante pergeste la bankedan heroon.

"Private dirite, li estas nepra stultulo."

Tiu verdikto ege surprizis min. Se ties temo estintus Napoleono aux
Sokrato aux Salomono, mi ne povintus pli miregi. Mi bone konsciis pri
du faktoj: la pastoro estis viro de nepra honesteco kaj lia
jugxkapablo pri homoj estis bona. Tial mi sciis, preter dubo aux
kontesto, ke la mondo eraris pri tiu heroo; li _ja_ estis stultulo.
Tial mi ekcelis ekscii, en tauxga momento, kiel la kleriko, solece
kaj sole, malkovris la sekreton.

       *       *       *       *       *

Kelkajn tagojn poste prezentigxis la oportuno, kaj jen kion diris al
mi la pastoro:

Antaux cxirkaux kvardek jaroj mi estis instruisto cxe la militakademio
de Vulvicxo. Mi estis tie en unu el la sekcioj kiam la juna
Skorzbio spertis sian preparan ekzamenon. Mi sentis kompaton
gxiskarne, cxar la cetero de la klaso respondis vigle kaj bele, dum
li--ho, pardonu min, li sciis _nenion_, por tiel diri. Li estis
versxajne bonkonduta, dolcxahumora, aminda kaj senruza. Tial estis
ege gxene vidi lin stari tie, tiel serena kiel cxizita figuro, kaj
eligi respondojn verfakte miraklajn pri stulteco kaj malscio. Mia
tuta provizo da kompato aktivigxis nome de li. Mi diris al mi, ke
kiam li devos ekzamenigxi denove, li malsukcesos acxe, kompreneble.
Tial estos simple sengxena faro de karitato mildigi lian falon kiel
eble plej multe. Mi flankenkondukis lin kaj eksciis ke li iom konas
la historion de Cezaro. Kaj cxar li sciis nenion ceteran, mi
eklaboris kaj lin trejnegis kiel galersklavon per aparta sinsekvo da
kutimaj demandoj pri Cezaro kiujn, mi certis, utiligos la
ekzamenontoj. Se vi bonvolos kredi min, li sukcesis brilegkolore en
la ekzamentago! Li sukcesis pro tiu nepre suprajxa mensofarcxo kaj
cetere ricevis komplimentojn dum aliaj, kiuj sciis miloble pli ol li,
malsukcesacxis. Sekve al strange bonsxanca hazardo--hazardo
malprobable okazonta dufoje en unuopa jarcento--oni starigis al li
nenian demandon preterpasantan la mallargxajn limojn de lia
farcxotrejnado.

Stuporige estis. Nu, dum lia tuta kursaro mi lin subtenis, kun iom de
la sento kiun patrino spertas pri kripligita infano. Kaj cxiam li sin
savis--kaj nur mirakle, versxajne.

Nu, kompreneble, estis matematiko kiu lin elmetus kaj mortigus
finfine. Mi decidigxis fari lian morton lauxeble plej malgxena. Tial
mi trejnis lin kaj farcxinstruis lin, kaj farcxinstruis lin kaj
trejnis lin, nur pri la sinsekvo da demandoj kiujn la ekzamenontoj
plej probable starigus kaj tiam survojigis lin en la direkto al lia
sorto. Nu, sinjoro, klopodu koncepti la rezulton: je mia
konsternigxo, li meritis la unuan premion! Kaj aldone li ricevis
nepran ovacion en la formo de komplimentoj.

Cxu dormi? Mi ne sukcesis dormi dum pli ol semajno. Mia konscienco
min torturis tage kaj nokte. Kion mi faris, tion mi faris nur por
karitato kaj nur por faciligi la falon de la kompatinda junulo. Mi
neniam imagis rezulton tiel absurdan kiel la okazintajxon. Mi sentis
min tiel kulpa kaj mizera kiel Frankenstejno. Jen estis lignokapulo
kiun mi starigis survoje al brilaj promocioj kaj mirigaj respondecoj,
kaj povus okazi nur unuopajxo: li kaj cxiuj respondecoj liaj kunfalus
en ruinigxon je la unua oportuno.

Krimea Milito jxus eksplodis. Kompreneble, necesis ke okazu milito,
mi diris al mi. Ne eblis dauxrigi la pacon kaj havigu al tiu stultulo
la sxancon morti antaux ol malkovrigi la veron pri si. Mi atendis la
tertremon. Gxi okazis. Kaj gxi sxancelegis min kiam gxi okazis. Oni
lin promociis al kapitaneco en marsxregimento! Pli valoraj viroj
maljunigxas kaj grizharigxas antaux ol grimpatingi tian superan
rangon. Kaj kiu iam antauxvidintus ke la auxtoritatuloj elektos
deponi tian sxargxon da respondeco sur sxultrojn tiel malspertajn kaj
maltauxgajn? Mi apenaux tolerintus ke oni nomu lin standardisto. Sed
cxu kapitano? Pripensu tion! Mi certis ke mia hararo blankigxos.

Konsideru kion mi faris--mi kiu tiel preferis ripozon kaj
malagadon--mi diris al mi, mi respondecas al la lando pri tio kaj mi
devas lin akompani kaj protekti la landon kontraux li kiel eble plej
multe. Tial mi prenis mian kompatindan malmultvaloran monprovizon
sxparamasitan dum jaroj da laboro kaj malfacilega ekonomio kaj
eksuspire acxetis standardistecon en lia regimento kaj jen ni foriris
cele al la batalkampo.

Kaj jen--ho, mia koro, estis terure. Cxu eraregoj? Li faris nenion
_krom_ eraregi. Tamen, vi vidu, neniu konsciis pri la sekreto de la
ulo. Cxiuj havis malgxustan opinion pri li kaj cxiun fojon
misinterpretis lian faradon. Rezulte ili taksis liajn stultajn
misfarojn agoj de inspirita geniulo. Honestavorte, tiel ili taksis
ilin! Liaj plej mildaj eraretoj suficxis por ekploregi bonsenculon.
Kaj ili ja ploregis min--kaj furiozigis kaj delirigis min, aparte.
Kaj kio tenis min en konstanta sxvito de timego estis tio ke cxiu
nova fusxfaro de li pligrandigis la brilon de lia renomo! Mi dauxrege
diris al mi ke li tiel altrangigxos ke, kiam okazos la malkovro,
estos kvazaux la suno elfalanta la cxielon.

Li dauxre suprenprogresis, gradon post grado, trans la mortajn
korpojn de siaj superuloj, gxis finfine, en la plej varma momento de
la batalo de ...., ekfalis nia kolonelo kaj mia koro ensaltis mian
busxon, cxar Skorzbio estis la plej proksima lauxrange! Jen tio
alvenas, mi diris. Cxiuj ni finigxos en Sxeolo post nur dek minutoj,
certege.

La batalo estis ege feroca. Konstante la aliancanoj cedis cxiuloke
sur la kampo. Nia regimento okupis gravegan lokon. Nuna fusxo kauxzus
nian detruon. En tiu kriza momento kion faras tiu senmorta stultulo?
Li eligas la regimenton de gxia loko kaj ordonas sturmon trans
najbaran monteton elmontrantan nenian indicon pri malamika cxeestado!
"Jen vi ekas!" mi diris al mi. "Cxi tio ja estas la finfino."

Kaj jen ni ja ekis, kaj transiris la firston de la monteto antaux ol
eblis al iu ajn malkovri kaj haltigi la frenezan movon. Kaj kion ni
renkontis? Tutan kaj neatenditan Rusan armeon starantan en rezervo.
Kaj kio okazis? Cxu ni nin elmangxigis? Jen kio devige okazintus en
nauxdek naux kazoj el cent. Sed ne. Tiuj Rusoj decidigxis ke nenia
unuopa regimento alvenos vagrigardi tie en tia momento. Tial devas
temi pri la tuta Angla armeo kaj la ruza Rusa manovro estas
malkovrita kaj blokita. Tial ili forturnigxis kaj kuris pelmele,
trans la monteton kaj malsupren sur la kampon, en sovagxa konfuzigxo,
kaj ni ilin postkuris. Ili mem rompis la solidan Rusan centron sur la
kampo kaj gxin transkuracxis kaj baldauxege okazis la plej giganta
disvenko ian vidita de vi, kaj la malvenko de la Aliancanoj aliigxis
en nepran kaj grandiozan venkon! Marsxalo Kanroberto spektadis,
kapturnigxa pro miro, admiro kaj ekstazo, kaj tuj alvenigis Skorzbion
kaj lin cxirkauxbrakis kaj lin medalis surkampe antaux la tuta armaro!

Kaj kio estis la fusxego de Skorzbio tiun fojon? Nur la preno de
sia dekstra mano por sia maldekstra--nur tio. Li ricevis ordonon
retirigxi kaj apogi nian dekstran flankon. Kaj, anstatauxe, li
retirigxis _antauxen_ kaj transiris la monteton en la maldekstra
flanko. Sed la renomo kiun li meritis tiun tagon kiel mirinda milita
geniulo plenigis la mondon je lia gloro kaj tiu gloro neniam paligxos
dum dauxros libroj pri historio.

Li estas tiel bona kaj afabla kaj aminda kaj sensxajniga kiel eblas
esti, sed li ne estas suficxe inteligenta por endomigxi kiam pluvas.
Nu tio estas la nepra vero. Li estas la plej altranga azenmensulo de
la universo. Gxis antaux duonhoro prikonsciis tion nur li kaj mi.
Postsekvis lin, tagon post tago, jaron post jaro, la plej fenomena
kaj miriga bonsxanco. Jam ekde generacio li sin renomigas kiel brila
soldato en cxiuj militoj niaj. Li sternis sian tutan militan vivon
per fusxegoj, tamen neniam faris fusxegon malsukcesintan lin
promociigi en kavaliron aux baroneton aux lordon aux ion. Rigardu
lian bruston. Ho, entute vestas lin landaj kaj eksterlandaj medaloj.
Nu, sinjoro, cxiu el ili estas registro pri iu mallauxdinda
stultajxo. Kaj, kunkonsiderate, ili konsistigas pruvon ke la plej
bona evento povanta okazi al viro estas naskigxi bonsxanca. Mi
rediru, kiel mi jam diris dum la bankedo, ke Skorzbio estas nepra
stultulo.




ENHAVO


"La Amaventuro de la Eskimoa Frauxlino" p. 1

"Kanibalismo en la Vagonoj" p. 13

"Bonsxanco" p. 20








End of the Project Gutenberg EBook of Tri Ceteraj Noveloj, by Mark Twain

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI CETERAJ NOVELOJ ***

***** This file should be named 20943.txt or 20943.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/0/9/4/20943/

Produced by Robert L. Read, Andrew Sly, William Patterson
and the Online Distributed Proofreading Team at
http://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
